Mikrosofto rekonsideras la decidon
Mi antaŭe skribis pri la nova meta-etikedo, kiun Mikrosofto planas iniciati.
Nun, WaSP raportas, ke Mikrosofto volas informiĝi pri aliaj vojoj. Mi certe esperas, ke oni realigas ion, kio ne rompos la TTT-on kaj samtempe permesas la uzon de novaj teknologioj sen specialaj markoj.