La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-mar-30

Ĝisdatigo ĝis WordPress 2.5-a

Arkivita sub: WordPress de Keĉjo je 22:00 UTC

Ni vidu se la eldono estas tiel bona kiel la disvolvantoj asertas. Mi ĝisdatigis la Esperantajn ĉenojn, kaj la etoso nun povas uzi umaĵojn (tamen oni devas malkomenti la linion el la dosiero functions.php). Por la sekva ĝisdatigo, mi volas ligi al la dek reguloj por ke anglalingvanoj povu respondi la matematikan demandon kaj vidi, ĉu mi povos finfine funkciigi fadenajn komentojn.

Mi kredas, ke estas reale ĉi-foje

Arkivita sub: Amo, Vivo de Keĉjo je 02:31 UTC

Jes, vi konas pri miaj antaŭaj retaj koramikoj. Sed ĉi-foje, ĉio malsame sentas. Ni ne renkontis en retrendevuejo, sed en alia TTT-ejo. Li ne estas riĉa, li estas honesta. Li ofertis, ke mi iru el Okcidenta Virginio al Kalifornia kaj loĝu kun li. Mi forte pripensas tion, ĉar mi malamas mian vivon ĉi tie.

2008-mar-29

Senkancerigilaj cigaredoj

Arkivita sub: Scienco de Keĉjo je 20:29 UTC

Philip-Morris, firmao pri cigaredoj kaj aliaj tabakaĵoj prilaboras cigaredojn sen la kancerigiloj. Tio estas bona paŝo, ĉar gejunuloj daŭras fumi, jardekoj post kiam oni malkovris, ke fumado kaŭzas kanceron. Tamen restas, kiel solvi la problemojn pri emfazemo, la pulma malsano. Aŭ pri frua aĝado. Aŭ pri aliaj problemoj, kiujn genetika inĝenierado ne povos solvi.

2008-mar-28

Pri mia printilo

Arkivita sub: Komputiloj, Vivo de Keĉjo je 20:39 UTC

Mi antaŭe menciis, ke Ubuntu estas rubo. En Feisty la printilo tute ne funkciis. En Gutsy tamen mi solvis kiel agordi la printilon. Ĝi fakte nun funkcias (nun nenio pri eraroj en /usr/bin/foomatic-rip), sed la printilo ne estas tiom bona, ĝi estas tiom malrapida.

Kiam mi printis, ĝi ne printis. Estis nur etaĵo da inko sur la papero, sed nenio plu. Mi mendis kelkaj inko de Dell. Dankeme tio funkciis kaj mi povus printi mian aferon (pruvilo pri impostoj).

Kandidatoj de WordPress 2.5-a

Arkivita sub: Blogo de Keĉjo je 02:26 UTC

La pakoj ne funkcias. La unua ne funkcias kaj nun, la dua haveblas kaj si ankaŭ ne funkcias: nek la zip nek la tar.gz elpakiĝis. Espereble la fina povas. Se ne: eble estos “la piedfrapo en la pantalonoj”, kion mi bezonas.

I submitted my Summer of Code applications

Arkivita sub: Angle, Summer of Code de Keĉjo je 02:18 UTC

Unfortunately, most of my ideas were weekend projects. I could only think of two that are worthy of being summer projects. One isn’t programming and the other is something that no one cares about. So, now all I have to do now is pretend to think I have a chance and answer their questions and then wait to be rejected. Playing games is fun, isn’t it?

2008-mar-27

Tokio donas al maljunuloj kialojn por eksigi iliajn stirpermesilojn

Arkivita sub: Juro k rajtoj, Vivo de Keĉjo je 19:22 UTC

100 mil da aŭtaj akcidentoj pro maljunaĝo okazis dum 2007 en Japanio. Oni volas malpliigi tiun nombron per tio, ke urĝado de maljunuloj eksigi ilajn stirpermesilojn. Ĉu tio estas plisekurigo aŭ forigo de rajtoj? En mondo, kie tro da homoj dependas de transportiloj, kiuj bezonas benzinon kaj la stratoj plenas per aŭtoj kaj la aero per fumo, eble malpli da stirpermesiloj ne estas tiom malbone. Ili ankoraŭ povas veturi per biciklo aŭ publika transportado.

Biciklado en Anglio

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 03:57 UTC

Anglio konstruas pli da vojoj pro biciklado. La kialo estas por pliigi la efikon, rapidon, trankvilon kaj por malpliigi la poluadon. Kiel en Parizo oni povas senpage lui biciklon.

2008-mar-25

Mi revenis al altlernejo post printempa ferio

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 01:05 UTC

Ne malbona tago. En Komerco la instruisto parolis pri informatiko. Mi lernis, ke li havis unu semestron da programado en universitato. Eble mia prezentado ne tiom impresi lin.

Mi havas timon ĉirkaŭ viroj al kiuj mi allogiĝas. Hodiaŭ: kaj viro ĉe la antaŭa oficejo kaj la viro en mia klaso Komerco.

Inter klasoj mi parolis al miaj amikoj (homoj, kiuj ne postulas, ke mi foriru). Ni estis parolantaj, kaj mi respondis la demandon pri mia aĝo. Tio miris kaj diris, ke ili opiniis, ke mi estas ilia aĝo. Strange ĉar alia amiko tie diris, ke ŝi opiniis, ke mi estas pli maljuna (en la 30-jaroj).

Mi ricevas miajn rezultojn en WORD. Mi ankoraŭ havas rezulton B, sed mi pli bone fartis en la lastaj testo kaj taskoj.

2008-mar-24

Post kiam WordPress estas instalita

Arkivita sub: WordPress de Keĉjo je 02:25 UTC

Per Blogilaro.

Oni ne diras, kiel ŝanĝi la respuradan servon. Ankaŭ ĉu vi forgesis, ke Akismet estas malbona? Mi ankaŭ ne ŝatas FeedBurner.

La sekva paĝo »

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 31 access attempts in the last 7 days.