La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-okt-31

Mi registriĝis por sekvsemestraj kursoj

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 18:27 UTC

Mi iros al la konstruaĵo dutage ĉiusemajne: marde kaj merkrede (tio estas pli bona ol kvartage, sed ne tiel bone kiel neniam). Tiuj kursoj estos Trigonometrio kaj la dua semestro de la hispana. La aliaj du estas retaj.

Mi ankaŭ registriĝis por la dua parto de komputila riparo (la parto pri programaro), kiu estas kunkondiĉo de Vindozo. Laŭ d-ro BASSETT la kurso Komputilaj operacioj neniam doniĝos (kaj neniam doniĝis), pro tio, ke neniu plu programas komputilojn per kartoj, do ni anstataŭigu ĝin per Vindozo. La kurso Vindozo ne jam je la horaro, sed supozeble estos. Se ne, mi povos kursi en Projekta administrado aplikita (pro tio, ke oni ne plu donos la kursojn en informatiko).

Domaĝe d-ro BASSETT diras, ke oni ne plu donos la kursojn pri programado rete (pro tio, ke tro da studentoj fiaskas tiel). Li diras, ke li provos liveras ilin se ne diras al li, ke ni bezonas ilin.

Musa problemo revizitita

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 17:43 UTC

Mi antaŭe menciis la humanan muskaptilon, kiun mia patro aĉetis. Mi uzis ĝin, kaptis plurajn musojn, sed pli ĉiam aperas. Je hieraŭa nokto mi vidis du musojn, kurante al malaj direktoj. Mi supozas, ke ni do bezonas pli ol unu muskaptilon.

2008-okt-28

Mia tago: 2008-10-28

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 21:57 UTC

Patro devis alporti al altlernejo min ĉi-matene. Dum eble horo li promenis tien kaj reen ĝis li diris al mi, ke estis tempo por iri. La problemo estas, ke mi ŝatas eniri en la klason Network+ iomete malfrue je mardoj, por lasi la antaŭan klason eliru. Li veturigis min, kaj ni eniris en la antaŭon (kie mi ŝatas eniri en la poston). Ni devis pasi homon kun sia granda aŭto. Ho! Mi malamas tion. La paneo de mia biciklo estas doloriga.

Mi eniris tra la antaŭon kaj dum mi grimpis la ŝtuparon, mi vidis sube parkitan biciklon. Mi bezonas ripari mian biciklon (aŭ akiri facile ripareblan biciklon). Tiam mi eniris kaj estis malorientiĝinta. Kial tiom da homoj? Mi tiam memoris, ke mi eniris tra la antaŭon. Ho!

Nu, mi akiris la modelnumeron, serinumeron, kaj produktadodaton de mia biciklo, do mi sendos al la vendito peton pri la partoj. Mi vidos tion, kion mi bezonos fari.

Kiel nomi mian subŝtaton?

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 21:17 UTC

Laŭ Vikipedio Okcidenta Virginio estas la ĝusta formo. Tamen tio al mi signifas la okcidentan parton de la subŝtato Virginio. Laŭ mi prefere estas uzi la formon Okcident-Virginio, sed klare la plejparto el vikipediistoj malkonsentas.

Mia tago: 2008-10-27

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 03:40 UTC

Mi ne povis bicikli al altlernejo pro tio, ke mia biciklo ankoraŭ ne funkcias. Morgaŭ mi bezonos noti la modelnumeron de la biciklo kaj mendi anstataŭajn partojn. Pro tio patro alportis al altlernejo min. Mi menciis, ke mia grupo (kun kiu mi faros mian prezentado merkrede) estis kunvenonta en la biblioteko, do patro alportis min al la publika biblioteko (anstataŭ la biblioteko de l’ altlernejo).

La grupo estis produktema. Duio estis malfrua, sed mi parolas al Anjo kaj Patnjo antaŭ ol li alvenis. Unu afero estis, kiel stranga estas la belega s-ro ENGLAND. Li faras strangajn amoraĵojn kaj ankaŭ strange instruas. Anjo kaj Ronda ambaŭ malamas d-rinon MENDELSON; mi ne povas solvi la kialon.

Duio alvenis kaj ni daŭrigis la parolon pri nia prezentado. Ni parolos pri loka legendo: la verddornarbeda fantomo. Laŭ la rakonto en 1897, viro murdis sian edzinon kaj la oficiala raporto citis, ke la morto estis natura. Sed la spirito de la murdito aperis al sia patrino al kiu si diris la tutan rakonton. La patrino konvinkis la ĵurianojn kaj la korpo estis elteriĝis kaj la rakonto pruviĝis.

Mi rolos la junan viron (Anĉjo), kiu trovis la korpon. Anjo la murditino, Duio la murdinto, kaj Patnjo la patrino. Laŭ la rakonto la edzo, Eduardo, estis tre bela kaj ĉiuj inoj (aŭ almenaŭ aliseksamaj el tiuj) volis lin kaj Duio proponis, ke tial mi pli taŭgus roli lin. Kial? Ne unuopa homo volas min, do la ideo, ke ĉiuj inoj volas min estus tro malkredebla.

Mi ankaŭ vidis viron, kiun mi ĉiam opiniis geja, kisi inon. Estis nekredeble, ke mi povus iam ajn amrendevui lin, sed mi bedaŭras pri la difektoj en mi gejlokalizilo. Mi ankaŭ opiniis, ke Duio estis, sed li estas edzigita. Sed mi eltrovis, ke Breto, kiu estas evidente geja (ne nur probable, kiel la aliaj du) efektive estas (aŭ ambaŭseksama, kiel diras sia profilo en MySpace).

2008-okt-27

Mizantropeco kaj konservativismo

Arkivita sub: Familio de Keĉjo je 05:43 UTC

Hodiaŭ patro diris, ke li estas konservativa. Mi agnoskis tion. Li estas konservativa en plajparto da flankoj: rasisto, homofobia, kontraŭprogresema k.t.p. Li diris, ke mi ankaŭ estas konservativa. Mi demandis kiel, kaj li diris, “Vi ankaŭ opinias, ke homoj estas aĉuloj”. Mi neniam konsciis, ke ekzistas ligo inter mizantropeco kaj konservativismo.

Sed mi tamen ne estas mizantropo. Mi volas, ke mi estus ŝatebla. Ke mi povus havi amikojn. Ke iu estus almenaŭ toleri min, eĉ se ĝi ne ŝatus min. Mi ne malŝatas homojn; homoj nure malamas min. Kaj tio (kaj precipe la sekvoj de tio) estas tio, kio deprimas min.

2008-okt-25

Tagoj

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 00:06 UTC

Antaŭhieraŭ mi aŭdis etajn bruojn en mia biciklo dum pedalado. Venante hejmen mi daŭras aŭdi la bruojn, kiuj intensiĝis al hejmo. Je proksime al hejmo, proksimume duono da mejlo, mia ŝafto produktis laŭtan bruon. Mi puŝis la biciklon ĝis la supro de la monteto kaj tiam rajdis dum la plato. La sekva tago mi iris al altlernejo kun ĝi, esperante ke mi povus atingi altlernejon kaj revenantan, sed la pedaloj tute ĉesis ĉe funkciado ne fore for de hejmo (mi ne estis malfrua, ĉar mi ankoraŭ rajdis malsupren deklivojn).

Hieraŭ mi rajdis al altlernejo kaj dum la tempo malsupren la montro, mi rimarkis, ke estis ŝarĝaŭto post mi. Mi provis atingi la flankon de la vojo por ke ĝi pasu min (mi scias, ke aŭtoj malamas la malrapidon kun kiu mi estas komforta). Nu mi iris en bruon ekster la vojo kaj flugis de sur mia biciklo. La aŭtisto demandis pri mia farto, sed mi sentis bone. Mia malsupreniro estis sur foliojn kaj koton. Do kiam mi alvenis al altlernejo mi devis forlavi la koton (kaj estis folio en la bendo de mia brakhorloĝo). Tiumomente mi rimarkis, ke la banano, kiu mi alportis por manĝado antaŭ ol venanta hejmen estis detruita per la premo kaj mankis mia akvujo.

Post la kurso mi parolis al Ronda kaj Marnjo por paroli pri mian incidenton, ambaŭ el kiu parolaĉis al mi pri mia manko de supervesto. Mi diris al ili, ke kiam oni biciklas, oni ege varmiĝas. Ili nomis min mensogulo. Kial mi eĉ provas esti proksima al homoj? Sed tio, kion mi diris estas vera. Je certa mateno mi iris al altlernejo en la 30-gradoj laŭ la farenhejta skalo kaj mi ŝvitis antaŭ la duonpunkto. Tiufoje mi bedaŭris, ke mi ne forlasis mian superveston hejme. Klare mia lernado kontraŭas ilian jaman scion.

Mi ne diris al ili pri mia biciklo kaj ĝia nefunkciado. Fakte mi foriris (ili devis iri al sia klaso). Mi promenis al vendejo kaj aĉetis vizaĝlavilon kaj dentopastno kaj tiam venis hejmen. Mi serĉis mian akvujon kaj bonŝance trovis ĝin. La suĉila kovro ne kovris ĝin kaj la suĉilo estis en la tero. Do post mi alvenis hejmen mi lavis ĝin kaj mia tornistro (kovrita per premita banano).

Post kiam mi alvenis hejmen mia patro riparis la ŝafton de mia biciklo. Mi pensis, ke oni devus malfermi la ŝaftujon kaj fari ion. Sed oni nur turnas diskon post la dekstra pedalo laŭ ĝia helico por fiksi ĝin. Kiam ĝi ne plu estas fiksita kaj estas denove turnebla ĝi komencas brui kaj poste ne plu funkcias. Supozeble estas du ŝraŭboj per kiu oni povas pli longe konservi la fiksadon, sed patro ne havas taŭgajn ilojn por ŝraŭbi ilin. Sed almenaŭ mi scias, kiel intertempe ripari ĝin.

Hodiaŭ miaj gamboj doloras pro la hieraŭa promenado (pro tio, ke hieraŭ gravito estis la sola afero, kiu movis mian biciklon).

Ĝisdatigo: La riparmetodo ne plu funkcias. Laŭ patro la kranko detruiĝis, kaj li ne scias, kiel ripari la specon de krankoj, kiujn senĉenaj bicikloj uzas. Li havas la biciklon kaj la manlibro de tio, do espereble li povas ripari ĝin (aŭ eble mi devos aĉeti novan, kunĉenan biciklon, kiun homoj scias kiel ripari.

Sekvsemestraj kursoj

Arkivita sub: Edukado, Vivo de Keĉjo je 00:06 UTC

La horaro pri kursoj dum la sekva semestro ne jam haveblas, sed prepara horaro estas. Laŭ ĝi mi povos rete studi la tuton de miaj devigaj kursoj. La sola escepto estas la dua semestro de la hispana (kiu ne estas deviga, sed io, kion mi volas).

Oni forigis la informatikajn kursojn. Mi certe memoras la antaŭan fojon, kie mi provis la informatikajn kursojn (mi ne ricevis la libron, kaj la istruplano indikis, ke mi devus vojaĝi centojn da mejloj por ĉeesti ĉe paroladoj de la instruisto). La problemo estas, ke la informatika kurso Projekta administrado estas deviga. Sed reta kurso, Projekta administrado aplikita estos havebla, sed mi ne havas la antaŭkondiĉojn por ĝi (mia konsilantino vidos, ĉu mi povas preteriri la antaŭkondiĉon, kiun mi ne havas, ĉar mi havas eblajn ekvivalentojn). Administrado de datumbazoj estas alia kurso (ankaŭ reta), kiun mi volas kaj por kiu mi plenumas la antaŭkondiĉojn (supozante ke mi sukcesos pri Analizo de sistemoj).

Mi zorgas pri rekursado de Altnivela algebro rete, sed mi ne opinias, ke mi ne havos grandegajn problemon. Mi vere kredas, ke la problemo dum la antaŭa fojo estis, ke mi ne sufiĉe ekzercis pri ĝi, sed mi provos sufiĉe ekzerci, unue, antaŭ aliaj kursoj.

Pago kun Nobel-premio?

Arkivita sub: Scienco de Keĉjo je 00:05 UTC

Mi ĵus legis en eventeo pri tio. Aldone al agnoskado oni ankaŭ ricevas monon pro laboro en paco, fiziko, ekonomiko k.t.p. Mi sciis pri Nobel-premioj ekde infaneco kaj mi neniam pensis, ke oni ricevus monon. Ĉu plibonigado de la mondo kaj la homvivo kaj famiĝado sufiĉas?

Esperantigo de Mozilo

Arkivita sub: Esperanto, MarSimio de Keĉjo je 00:05 UTC

Davido MORGAN memorigas nin, ke Esperantigo de Fajrovulpo estas havebla. Eduardo Trápani, estro de la projekto, ŝajne mensogis, kiam li diris, ke li prilaboras versiojn por kaj Fajrovulpo kaj MarSimio. Nu, esperantigo de MarSimio ankoraŭ haveblas el SeaMonkey en Esperanto.

La sekva paĝo »

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 31 access attempts in the last 7 days.