Mia gastiganto moviĝis al nova datumcentralo
Jes, mi scias, ke mia blogo kaj mia TTT-ejo estis neatingeblaj dum proksimume la lastaj du semajnoj. Nu, ĝi evidente revenis. Supozeble la nova servilo estas pli fidinda (aŭ espereble almenaŭ malpli nefidinda).
Efektive la TTT-ejo funkciis antaŭ kelkaj tagoj, sed ne la blogo. Mi hodiaŭ ĵus konsciis, ke mi devis ŝanĝi la retnodon de la MySQL-servilon (mi certas, ke oni ne sendis al mi tian noton).