La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-Nov-30

Mia promeno

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 06:25 UTC

Mi promenis, pensante pri kiom mi malŝatas homojn. Familianoj, retanoj, samlernejanoj k.t.p.: ili ĉiuj ŝategas insultas min, mokas min, malaltigas min k.t.p. Mi finas zorgi pri tio. Mi evidente neniam havos amikecon aŭ amon, sed mi iĝas vera mizantropo.

Du hundoj sekvis min preskaŭ hejmen. Ili haltis, kiam du homoj estis riparanta bovbarilon. Unu demandis min, kial mi ne estis biciklanta. Mi estos baldaŭ. Mi planas telefoni al la biciklovendejo kaj demandi, ĉu oni instali ŝaftujon. Mi decidis ne atendi la maleston de miaj gepatroj. Mi estas plenkreskulo kaj povas fari tion, kion mi volas. Se patro ne instalos ĝin, eble mi ĝuste devos pagi spertulon fari tion. Se ne, mi aĉetos novan. Mi opinias, ke la pedaloj malfunkciigis ĝin, do mi ne volas spezi la monon por nova biciklo se eble. Oni funkcias en la biciklovendejo de mardo ĝis vendredo, do mi ne povos telefoni al ĝi ĝis mardo.

2008-Nov-29

Propono por insrui Esperanton en usonaj lernejoj

Arkivita sub: Esperanto de Keĉjo je 19:28 UTC

Axel skribas pri tiu propono. Mi scivolas, kiel oni atingus lernolibrojn por Esperanto. Eble ni Esperantistoj povus riĉiĝi per kunlabora verkado de tia.

Sekva paŝo: instruu tajpadon per Dvorak. Dvorakistoj pli rapide tajpas, malpli erare tajpas, kaj pli rapide lernas.

Tiam instruu komputilojn per Linukso.

Kaj tiel plu.

WordPress 2.6.5

Arkivita sub: Blogo de Keĉjo je 05:22 UTC

Mi promociis la eldonon de WordPress de 2.6.3 al 2.6.5. Mi nur aktualigis la ŝanĝitajn dosierojn. La plena zip-dosiero havas du problemojn: la grando kaj la fakto, ke estas tre malfacila elŝuti la plenan dosieron el la WordPress-servilo antaŭ senkonektiĝo.

Mi ankaŭ promociis al la plej ĵusa eldono de Bad Behavior.

Mi kredas, ke la nova blogsistemo estos b2evolution. Ĝi kunhavas la saman bazon kiel WordPress-on, sed havas kelkajn avantaĝojn (ekz-e subtenon por pluraj blogoj) kaj espereble la komunumo estas malpli kontraŭ al mi. Espereble la nova sistemo estos plene funkcia antaŭ la komenco de la sekva semestro en januaro.

Dankofesto de 2008

Arkivita sub: Familio, Vivo de Keĉjo je 01:23 UTC

Kiel mi antaŭe menciis, miaj gefratoj (kaj siaj familioj) vizitis nin dum tri tagoj pro Dankofesto. Kiam ili alvenis, mi aliris al mia dormoĉambro kaŝe. Mi pensis pri spektado de kinofilmo, sed anstataŭe kuŝis en la mallumo. Mi aŭdis mia fratino paroli (ne afable) pri mi, kaj mi ploris iun (eĉ mia familio malŝatas min; mi ne scivolas, kial mi evitas homojn). Mi post tiom da tempo dormetis, kaj vekiĝis. Mi eliris mian dormoĉambron por iri la necesejon. Mia frato parolis al mi, kaj ankaŭ mia patro parolis. Mia frato estis afabla, sed mia patro kompreneble insultis kaj mokis min. Ŝajne li trolaboras pri tia kiam mia frato estas ĉi tie. La aĉulo!

La sekva tago estis Dankofesto, kaj ĉiuj (escepte de miaj gepatroj) iris al la domo de mia onklo pro tagmanĝo (kaj patro laboris), do mi eliris mian dormoĉambron dum kelkaj horoj. Triatage ili foriris. Mia frato kaj mia bofrato estis malpaciencaj pri forirado.

Tio estis mia Dankofesto. Mia frato donis al mi iujn informojn, kiuj helpos al mia papero, sed mi opinias, ke plejparte la tri tagoj devus pli boni (por ĉiuj escepte de mia patrino) se ili ne venis.

Tio pri kio mi estas danka

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 00:56 UTC

Ĵaŭde estis Dankofesto. Dum la tago oni memoru tion pri kio si estas danka. Oni ordinare listigas iajn aferojn kiel amikojn (mi havas neniujn) aŭ sanon (kiu ankaŭ ne estas tiom bona). Mi supozas, ke la unu afero pri kiu mi dankos estu, ke miaj gepatroj subtenas min kaj ne formovigas min.

2008-Nov-26

Ouija-tabuloj

Arkivita sub: Religio de Keĉjo je 20:36 UTC

Dum miaj adoleskaj jaroj mia fratino diris min pri la ouija-tabulo (parenteze ouija estas kombino de la franca oui [vi], jes kaj la germana ja, jes). Oni povas aĉeti tian por proskimume la sama prezo kiel alia tabulludo, kaj supozeble spirito movas la planĉeton (plasto kun fenestro por vidi la leterojn) tra la tabulo por respondi demandojn. Jen la spirito estas afabla kaj jen si estas malbona, mortigante hejmbestojn k.t.p.

Mi aĉetis tian kaj ĝi estis amuza. Mi aŭdis pastron en televido kondamnis ilin, “ne estas spirito movanta la planĉeton: ili estas en ĉielo aŭ infero; estas Satano!”. Mi opinias, ke homoj, kiuj kredas tion, ke spiritoj, demonoj, diabloj aŭ similaj efektive movas la planĉeton estas pli timaj ol la rakontoj pri murditaj hejmbestoj, paneigitaj aŭtoj k.t.p.

Kompreneble la logikaĵo estas, kial oni loĝus en ouija-tabulo post morto? Ĉu spiritoj havas neniun pli bonan fari ol respondi niajn stultajn demandojn? Nur estas ludo! Tio estas la kialo, ke ouija-tabuloj vendiĝas en la ludo-fako.

2008-Nov-24

Mia vivo: 2008-nov-24

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 18:42 UTC

Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis retleteron al la kompanio el kiu mi aĉetis mian biciklon, demandante pri kiam anticipi la partojn. La partoj (kiuj estas malĝustaj; estas pedaloj kaj la brakoj, kiuj almetas la pedalojn al la ŝaftujo) alvenis je la sekva tago. Ho!

Patro diras, ke li ne riparos la biciklon por tio, ke “estas tro malvarma por biciklado”. Nu, mi ne volas la monon, kiun mi spezis por vestoj esti nenecesaj. Krome mi havas klason sekvasemestre, al kiu mi aŭ devos bicikli min aŭ atendas ĝin je pluraj horoj tie. Mi forte preferus la antaŭan. Mia ideo: telefoni al la loka biciklovendejo kaj demandas, ĉu oni almetus ŝaftujon. Se jes, mendi ĝin; se ne, aĉeti nova biciklo, funkciigite per ĉeno, por ke ĝi povu esti riparita, kaj mi ne plu devos esti senbicikla dum pli ol monato. Mi farus ĉi tion post ĉi-semestre, por ke mi povu malrapide disvolvi mian povon de biciklado en neĝo kaj glacio dum mia proksimume unumonata ferio.

Unu alia problemo estas, ke mia frato kaj mia fratino kaj ŝia familio vizitos nin dum tri tagoj por Dankofesto. Mi havas tri problemoj kun tio:

  1. Mia nevo: Li ĉiam ŝaltas kaj malŝaltas la komputilon, premas klavojn, k.t.p. Mi ne povos uzi la komputilon dum ilia tempo ĉi tie.
  2. Mia bofrato: Li ne ŝatas min kaj mi sentas tre malkomforte apud iu, kiu malŝatas aŭ malamas min.
  3. Mia frato: Mi timas, ke li vidis foton (kiu elmontris iujn ordinare kaŝitajn korpopartojn), kiun mi afiŝis en MySpace. Li neniam ensalutas, sed mi ĵuse kontrolis, kaj sia ĉi-antaŭa ensaluto estis probable proksimume la tempo je kiu mi afiŝis ĝin. Nu, MySpace ne nuligis mian konton pro ĝi, malgraŭ sia kontraŭa asertita agmetodo; mi finfine devis permane fari ĝin, kio ne estis rapida. Li probable ne vidis ĝin (ĝi estis forigita antaŭ ol mi revenis al la foto-paĝo); escepte se li estis la homo, kiu markis ĝin maldeca. Eble eĉ se tio estis li, li forgesis pri ĝi, ĉar tio estis antaŭ pli ol monato, sed mi ŝatus pli da tempo por li forgesi.

2008-Nov-23

La usona modelo de demokratio

Arkivita sub: Juro k rajtoj de Keĉjo je 07:27 UTC

Limako skribis en sia blogo en Esperanto-USA pri publikaj protestoj kontraŭ propono oka. Unu komentinto menciis, ke oni ne povas plendi pri ĝi pro tio, ke kiel la usona modelo de demokratio funkcias estas, ke tio, kion la plimulto elektas estu prava. Fakte la usona modelo de demokratio estas: la plimulto regas kaj la malplimulto protektiĝas. Diskriminacio kaj protektado ne estas la samaj.

Noti, ke mi allogiĝas al viroj, sed mi traktas la aferon kiel aliseksamulo. Neeblas por mi havi interrilatojn amajn aŭ amorajn, ĝuste same kiel mi ne povos havi tiajn amikajn, do la afero ne koncernas min ekster la vidpunkto de la rajtoj de homoj.

2008-Nov-21

Mi ne bezonas amikojn

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 03:17 UTC

Mi havas averton ĉe la kapo de ĉi tiu blogo por averti vizitontojn pri mia ĝeneco. Mi nuligis miajn kontojn laŭeble en sociaj TTT-ejoj.

Mi antaŭe plendis pri la manko de amikoj. Certe mi ŝatus esti ordinara. Sed kiam oni estas tiom netolerebla kiom mi, tio ne estas eblo.

Mi volas diri mian decidon. Mi decidis, ke amikoj–veraj amikoj–estas neeblaj. Antaŭ kelkaj semajnoj mi parolis al Ronda en la biblioteko de la altlernejo, dum mi atendis la grupanojn por nia grupa parolo. Post mi estis Marko, viro kiun mi antaŭ proksimume du jaroj ametis, sed je tiu tempo forkuris de mi rekte post kiam mi demandis, kiel li fartis (tio estis tiom malĝentila). Mi ankoraŭ opinias lin amorveka, sed mi evitas lin. Post kiam li iris al elpruntis la librojn, mi diras, kiel li traktis min, kaj ŝi diris, “Marko estas stranga”.

Ronda kaj nia kuna amikino Marnjo jen estas afablaj kaj jen ignoras min, nomas min mensogulo, k.t.p. Mi ne sentas, ke mi plu estu en tia malbona interrilato.

Lastsemestre Vilĉjo iam parolus al mi. Mi sciis, ke li ne efektive ŝatis min, sed mi malgraŭe sidus kun li. Post la semestro mi invitis lin kiel amikon en MySpace. Surprize li allasis. Mi sendis al li mesaĝon al kiu li neniam respondis. Pli malfrue li forigis min el lia amika listo. En altlernejo li ignoris min. Ĵuse li refoje estas estanta afabla, sed mi ne pardonas lin. Hieraŭ mi vidas lin kaj mi ŝajnigis legi ion dum li pasis. Tiam mi iris al alia etaĝo por tute eviti lin. Mi ne bezonas lin kaj lian falsan toleron.

Ankaŭ hieraŭ pli malfrue dum mi atendis la antaŭan klason eliri, Marko pasis min kaj ridetis. Mi ignoris lin. Ankaŭ estas tro malfrue; se li estus afabla, li havis ŝancon antaŭ du jaroj. Mi ne bezonas lin, aŭ Vilĉjon, aŭ Rondan, aŭ Marnjon, aŭ iun ajn alian falsan amikon. Homoj estas aĉuloj, kaj mi devas konscii tion. Nun, mi povos daŭrigi la vivon kaj scii, ke mi neniam havos amikojn, kio estas pli bona ol la mistrakto de homoj al mi. Ĉi tio memorigas min, kial mi ne eliris la domon dum pli da jardeko. Sed mi devas, kaj konscias, ke mi estas pli feliĉa homo, kiam mi ne havas la problemon de homoj. Restanta for de sociaj TTT-ejoj estas verŝajne la plej bona afero, kion mi longe faris.

2008-Nov-19

Knabino suicidis pro ŝerco en MySpace

Arkivita sub: Interreto, Vivo de Keĉjo je 02:49 UTC

Pli maljuna ino ŝajnigis esti amserĉanta knabo por elĉerpi informojn el knabino. Fine la trompo finiĝis kaj la knabino, sentanta rifuzitan suicidis.

Nu, ĉi tiu estas tragedio, sed mi havas komentojn. Unue la knabino jam havis mensajn problemojn. Due ŝi klare ne povus allasi rifuzadon. Ekz-e por mi mi estis rifuzata dum multaj okazoj antaŭ mi konsciis, ke estas io profunde malprava pri mi, kiu igas aliajn tiom malamas min (precipe virsamseksamuloj). Eble iu ne povas allasi la fakton, ke tiu neniam amiĝas, kiel mi jam allasis.

Nu, la afero gravos pro tio, ke ĝi decidos iujn aferojn pri interretaj leĝoj.

La sekva paĝo »

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 31 access attempts in the last 7 days.