La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-Nov-13

Mia vivo: 2008-11-12

Arkivita sub: Edukado, Vivo de Keĉjo je 06:06 UTC

Mi legis la finan ĉapitron en mia lernolibro de Analizo de sistemoj. Morgaŭ estos parolo kaj tiam mi nur bezonas fari la taskon, la finan paperon kaj la finan ekzamenon. Mi certe esperas, ke mi sukcesos.

En la hispana, ho! Mi certas, ke Brandono scias, kiom mi estas altirita al li. Li surhavis ŝorton, kiu elmontris la formon de liaj belaj pugo kaj kaco. Mi ĵaluza al lia fianĉino; mi ŝategus havi atingon de tiu kaco.

Mi estis grupigita kun du inoj. Uzante komparajn adjektivojn ni devis diri, kiu estas pli bela: Penélope CRUZ aŭ Meg RYAN. Nu, gejo scius tion. Mi diris, Penélope CRUZ pro tio, ke mi opinias, ke Meg RYAN ne estas eĉ beleta.

Ambaŭ el miaj grupanoj ne bone komprenas la lingvon. Facilaj aferoj kiel tempoj, la konjunkcio que (ke), la uzado de de (da) por kvantoj k.t.p.

En publikparolado estis interesa. Plejparto da la klaso ne venis, kaj tiuj, kiuj estis tie ne havas siajn parolojn preparitajn. Ni ne havis klason lastasemajne, do ekzistis nenia preteksto (bona). Ŝi vokis min unue. Ŝi diris, ke mi ĉiam havas mian parolon preta. Post ĝi ŝi komentis, ke ĉiuj el miaj paroloj menciis kinofilmojn.

Estis ino kun kampara parolmaniero, kiu parolis pri impostoj. Ne surprize ŝi estis konservativulo kaj ĉiuj el siaj fontoj estis el la konservativa vidpunkto. La instruistino ege atakis la pozicion, kiu estis ne kredebla kaj estis propagandaĉo.

Viro parolis pri la konstitucio. Li subtenas rajtojn, tamen li malaprobas aborton kaj neŭtralas pri samseksa edziĝo. Strange li estas la sola viro en la klaso, kiun mi ne deziras amori. Mi ne ŝatas, kiam samseksamo nomiĝas “vivmaniero”. Ankaŭ eĉ se ĝi estas, kiu utilo estas la konraŭleĝigado kontraŭ samseksa edziĝo. Gejoj kaj lesbanoj ekzistas senrigarde. Mi ŝatus scii la logikaĵon.

En mia komentoj mi konfuzis la vortojn objektiva kaj subjektiva. Ho! Mi ankaŭ certas, ke mi misliterumis la vorton “incendiary” (laŭvorte fajriga, sed figure koleriga). Mi estas treege embarasita, sed mi antaŭe menciis al ŝi, ke mia cerbo ne bone funkcias, do probable ne ekzistos surprizo al ŝi.

Mi ĉiam pensis, ke Duio timis de mi (pro tio, ke li estas (edzigita) aliseksamulo kaj mi allogas lin), sed dum nia grupa parolo (kiun laŭ mia memoro mi menciis), li nomis min bela, kaj post la ĉi-vespera klaso li diris, ke mi fartis bone.

Komentoj

Neniuj komentoj

Reenaĵoj

Neniuj reenaĵoj

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. TrackBack URI

Komenti

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 31 access attempts in the last 7 days.