Supersignoj en xterm en Ubuntu
Mi fine solvis ĉi tiun problemon. Fakte mi nun estas tajpanta en Vim en xterm-a fenestro.
La problemo: eo_XX.UTF-8 ne estas subtenata lokaĵaro en la xterm de Ubuntu (mi certas, ke ĝi funkciis en Mandriva). Oni povas uzi la lokaĵaron en_US.UTF-8 kaj supersignoj funkcias, sed la Esperantigoj de programoj estas neuzeblaj. Post serĉado mi eltrovis la solvon. Valorizi la variablon LC_CTYPE al en_US.UTF-8 por ebligi la supersignojn (kapabli eligi signojn laŭ Unikodo) kaj valorizi la variablojn LANG kaj LANGUAGE al eo_XX.UTF-8 por ebligi laŭ haveblo la Esperantigojn de programoj.