La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-Nov-19

Knabino suicidis pro ŝerco en MySpace

Arkivita sub: Interreto, Vivo de Keĉjo je 02:49 UTC

Pli maljuna ino ŝajnigis esti amserĉanta knabo por elĉerpi informojn el knabino. Fine la trompo finiĝis kaj la knabino, sentanta rifuzitan suicidis.

Nu, ĉi tiu estas tragedio, sed mi havas komentojn. Unue la knabino jam havis mensajn problemojn. Due ŝi klare ne povus allasi rifuzadon. Ekz-e por mi mi estis rifuzata dum multaj okazoj antaŭ mi konsciis, ke estas io profunde malprava pri mi, kiu igas aliajn tiom malamas min (precipe virsamseksamuloj). Eble iu ne povas allasi la fakton, ke tiu neniam amiĝas, kiel mi jam allasis.

Nu, la afero gravos pro tio, ke ĝi decidos iujn aferojn pri interretaj leĝoj.

Hieraŭ kaj hodiaŭ

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 02:26 UTC

La partoj por mia biciklo ankoraŭ ne venis. Estas bone. Se mi ne ricevas ilin antaŭ Kristnasko mi aĉetos novan el la loka biciklovendejo (dum miaj gepatroj estas vizitantaj miajn gefratojn). Evidente kiam io paneas kun mia biciklo, riparado ne estas rapida, kiel kun ordinara modelo, kiun biciklovendejo povas rapide ripari.

Hieraŭ estis neĝo, sed mi povus bicikli al altlernejo, se mi havus la povon. En la konstruaĵon mi pasis Leon. Mi nervoziĝis, tamen mi scias, ke mi ne havas ŝancon kun iu ajn viro (precipe kun aliseksamulo kiel Leo). Li parolis tra sia poŝtelefono, sed diras ion. Eble al la telefonato, eble estis “mi estas aliseksama”. Mi ne certas.

Sed la nokto (la unua semestro de la hispano) estis bona.

Hodiaŭ matenaj kursoj nuliĝis pro la vetero. Mi estis feliĉa, pro tio, ke mi ne volis iri. Estis nur Retado, kiun mi povas lerni sen instruisto. Mi ne certas pri morgaŭ. Mi ŝatas la hispanan, do mi volas iri. Mi ankaŭ havas mian parolon preta, sed probable ne devos diri ĝin, eĉ se la kurso okazos. Mia parolo estas pri la klavaro Dvorak; sed kun mia (mal)bonŝanco, mi neniam povos eduki miajn samklasanojn pri tiu afero.

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 31 access attempts in the last 7 days.