Mi aktualigis ĝis eldono 2.6-a de WordPress. Mi ne intencas plu blogi, sed mi ankaŭ ne intencas lasi kodrompistojn ruinigi la blogon aŭ mian gastiganton. Mi ne ligos al blogero anoncanta la eldonadon, por ke eviti vizitantojn senintence surteriĝanta ĉi tie.
En mia ĉi-antaŭa (adiaŭa) blogero mi sentis, ke miaj kialoj por la nuligo de mia blogo ne estis komprenitaj. Mi ŝategas Esperanton. Mi opinias, ke ĝi estas bonega lingvo. Kiam mi komencis ĉi tiu blogo, mi volis ekzerci mian Esperanto-kapablon. Mi pliboniĝis, sed mi ankoraŭ ne plene komprenas la lingvon. Mi ankaŭ volis ĉeesti kongreson, kiam mi povus. Sed mi nun konsciis, ke mi ĝenas ĉiujn kaj mi pro humaneco bezonas resti for de homoj.
Mi aĉetis la libron Lernata Optimismo antaŭ kelkaj monatoj. Mi finfine atingis la parton de la libro en kiu ni malkovras, kiel esti pli optimisma. Mi provis apliki ĝiajn principojn, sed la efiko ne funkciis.
Pesimismo kaj optimismo estas difinitaj en la libro malsame ol en komuna lingvo. Optimismo ne estas ĉiam vidanta aferojn kiel bonajn, sed kiel kontraŭstaranta pesimismon. Kaj pesimismo estas la emo vidi malbonajn aferojn kiel personecajn (kaŭzitajn per oni mem), disvastigitajn (ruinigos ĉion, kion oni faros) kaj ĉiamajn (restos ĉiam). La proceduro por ŝanĝi el pesimismo al optimismo estas unue uzi la ABC-ojn dum du tagoj, tiam la ABCDE-ojn dum semajno. Ĉiu fojo dum kiu io ajn kaŭzas malbonajn sentojn, oni skribas ĝin:
A: la malbona afero
B: la kredo pri tio, kio okazis
C: la agoj fari pro tiuj kredoj
D: disputado, uzanta minimume unu el la sekvaj: evidenteco por la mala; alternativoj (ekzemplo el la libro: ŝi ne ne manĝas ĉar la manĝaĵo estis malbona, sed eble pro aliaj kialoj; ĉar ŝi ŝajnas ĝui la feston); eĉ se la kredoj estas ĝustaj, kio estas la implikoj; kaj ĉu estas la kredo utila
E: kiel oni sentas post la disputado
Mi komencis la legadon de la libro post la fino de la lasta semestro. Mi ne legis ĉiutage. La libro enhavis dek-kvinajn ĉapitrojn, sed la teknikoj ne komenciĝis ĝis ĉapitro dek-dua. Ĉapitroj unua ĝis dek-unua temis pri la eksperimentoj, kiuj establis, kiel homoj (kaj musoj kaj hundoj) akiras pesimismon (kaj siavice deprimon) kaj kial optimismo estas pli dezirinda (pli bona sano, pli da feliĉo, pli da ŝanco de sukceso en politiko kaj religio, k.t.p.). Mi devis tralegis tion antaŭ ol mi alvenis al la partoj pri kiel superregi ĝin en ĉapitroj dek-dua ĝis dek-kvara (dek-kvina temis pri taksado de tiam, kiam uzi optimismon necesas). Mi nur atingis ĉapitron dek-duan dum ĉi tiu monato.
Mi komencis pensi, ke eble la libro ĝustas. Eble mia pesimismo kaŭzis malproksimecon al homoj, kiu refortikigis mian pesimismon. Mi memoras, kiam mi komencis uzi la Interreton. Mi timis pri sendado de retleteroj. Mi memoras, kiam mi ofte skribis al la forumoj en IMDb (reta datumbazo pri kinofilmoj), mi ofte tro timis legi respondojn. Mi provis, sed ĝi iompostiome tro malfaciliĝis por mi. Mi malofte ricevis negativan mesaĝon (nu, fojfoje), sed ĝi malgraŭe estas malfacila. Eble miaj pensoj de la malbono, kiu estus okazi (negativaj respondoj de IMDb-anoj) distordis la faktojn, ke la respondoj plejparte estis pozitivaj aŭ neŭtraj.
Simile kiam mi komencis altlernejon, eble mia sinteno estis la problemo. Mi memoras ne parolanta al Davido ĉar mi opiniis, ke mi nur estus ĝeno (mi atendis ĝis li parolis al mi). Mia unuaj sentoj de ĝenado estis, kiam mi parolis al Steĉjo. Sed mi opiniis, ke mi estis ĝeno kaj siavice parolis mallaŭte (mi rimarkis tion dum kelkaj fojoj). Kun tiuj datumoj, mi opiniis, ke eble la libro estas ĝusta. Eble mi rigardu la datumojn pozitivajn kaj disputi la negativajn, kaj daŭrigu la vivon kun optimismo.
Sed io okazis. Mi rimarkis en la blogo de Ronda, konato de altlernejo, kiu ŝajnigis toleri min. Kun mia optimismo mi refoje komentis (mi en majo decidis ne plu ĝeni ŝin). Ŝi parolis pri la nova kinofilmo pri VespertViro, La malhela kavaliro. Mi komentis, ke Vespertviro komenciĝis estis teda, kaj ke mi malkonsentas, ke serioziĝanta Ŝercanton estis bona ideo. Ŝi nomis min negativa. Mi disputis la akuzon kaj diris viron en alia TTT-ejo, kaj li konsentis kun ŝi, ne kun mi. Esence tio konsciigis min, ke miaj malnovaj sentoj estis ĝustaj: mi estas ĝena homo, kiu ne rajtas ĝeni la ordinarajn, agrablajn homojn de la mondo. Mi devas kiel eble plej izoli min kaj ne minimume ĝeni ilin.
Nu, tio estis necese longa afiŝo.