Limako skribis en sia blogo en Esperanto-USA pri publikaj protestoj kontraŭ propono oka. Unu komentinto menciis, ke oni ne povas plendi pri ĝi pro tio, ke kiel la usona modelo de demokratio funkcias estas, ke tio, kion la plimulto elektas estu prava. Fakte la usona modelo de demokratio estas: la plimulto regas kaj la malplimulto protektiĝas. Diskriminacio kaj protektado ne estas la samaj.
Noti, ke mi allogiĝas al viroj, sed mi traktas la aferon kiel aliseksamulo. Neeblas por mi havi interrilatojn amajn aŭ amorajn, ĝuste same kiel mi ne povos havi tiajn amikajn, do la afero ne koncernas min ekster la vidpunkto de la rajtoj de homoj.

Pli frue en ĉi tiu monato Barack OBAMA, senatano el Ilinojo, estis elektita ŝtatestro de Usono (komencante en januaro). Ĉiuj traktas la fakton, ke usonanoj elektis nigrulon por tiu posteno kiel miriga.
Antaŭ kvardek jaroj pastro Martin Luther KING la dua murdiĝis pro sia kredo je la egaleco de homoj el ĉiuj rasoj. Nun, ni havas nigrulan elektitan ŝtatestron. Tio estas miriga, sed ne surpriza.
OBAMA jam faras aferojn pli afablaj al gesamseksamuloj. Tio estas grava paŝo. Mi esperas, ke li plenumos la eksiĝadon de la politiko, kiu malpermesas gejojn eniri la armeon. Estas stulta politiko pro tio, ke ĉiuj el niaj aliancanoj permesas tion ĉe gejoj; ankaŭ tradukistoj de la araba maldungiĝis, malgraŭ tio, ke ni bezonas ilin dum milito.
OBAMA komisias siajn novajn komisiitojn. La estro de la FCC (Federa Komunikado-Komisiono) komisiiĝas. Mi esperas, ke li elektos bonan elektaton, kiu malstriktigos la cenzuradon de aferoj elsendate per radioondoj.
100 mil da aŭtaj akcidentoj pro maljunaĝo okazis dum 2007 en Japanio. Oni volas malpliigi tiun nombron per tio, ke urĝado de maljunuloj eksigi ilajn stirpermesilojn. Ĉu tio estas plisekurigo aŭ forigo de rajtoj? En mondo, kie tro da homoj dependas de transportiloj, kiuj bezonas benzinon kaj la stratoj plenas per aŭtoj kaj la aero per fumo, eble malpli da stirpermesiloj ne estas tiom malbone. Ili ankoraŭ povas veturi per biciklo aŭ publika transportado.
Kiel mi antaŭe menciis, li estras kaj WordPress-on kaj Akismet-on. Mi antaŭe estis blokita per Akismet kaj li ne malblokis min. Mi estis kolera. Sed dum la pasado de tempo Maĉjo ekŝajnis ne tiom aĉa, kaj mi refoje komentis en sia blogo. Ho!
Li forigis unu el miaj komentoj en sia blogo. La komento estis prava mallaŭdo pri unu el liaj projektoj (ke la projekto estu anstataŭ etoso kromprogramo). Se mi iam renkontas Maĉjon, mi ne afablos al li. Eble ĉi tiu estas bona tempo por moviĝi al Pivot, ĉar tiu blogsistemo nun funkcias per datumbazo (ne plu per tekstodosieroj).
Pro konsilo de psikologiisto mi devos agnoski koleron al tiuj, kiuj mistraktas min. Mi devos ne plu malami min, ĉar aliaj malamas min.
Interese estro de fortega kreisma religiaĉo sukcesis ĉe jura afero por cenzuri la tuton de la blogoj en Wordpress.com pro tio, ke unu bloganto insultis lin. Ĉu ĉi tio estas malhelpo kontraŭ la eniro de Turkio en la Eŭropan Union? Konsileto de Matt.
La antaŭe menciita estro kontraŭstaras evoluismon, dirante ke la kredo je ĝi estas la fonto de fortego kaj sociaj malsanoj. Ĉu tio sonas familiara? Usonaj kreistoj diras similajn. La problemo estas, ke la plej sekularaj landoj (kiel Svedio kaj Danio) estas la plej pacaj, sed teokratioj (kiel Irako kaj Irano) estas la plej fortegaj. Turkio ankaŭ estas, sed ĝi ne plu estas teokratia. Mi supozas, ke tio elmontras, ke la religia kaj politika ligado de Turkio ŝanĝiĝis, sed restis samajn la sintenoj por defendi tion, kion la registaro diras.

Kiel antaŭe raportita antaŭ du tagoj estis prezidenta forumo pri aferoj kaj interesoj de la geja komunumo. Ne surprize estis multe da parolo pri geja edziĝo kaj la politiko Ne Demandu, Ne Diru. Sed pli surprize estas, ke la afero de medicina mariĥuano aperis.
Sep demokratoj partoprenis. Neniu respublikano volis partopreni en ĉi tiu aŭ ajna debato pri gejaj aferoj. Ĉiuj el la kandidatoj havas sanzorgajn planojn. John EDWARDS parolis pri la bezonon por edukado pri amoro ĉe adoleskantoj. Aliaj parolis pri pli bona (kaj senpaga) sanzorgo por tiuj infektitaj per aidoso. Mi opinias, ke edukado pri evitado de aidoso estas pli bona (ĉe multaj flankoj) ol la zorgado de ĝi.
Kompreneble geja edziĝo estis grava temo. Nur du el la kanditatoj subtenas plenan edziĝon, dum la aliaj subtenas nur civilajn unuiĝojn. Mi samopinias, ke Usono eble ne estas preta por geja edziĝo, kaj rajtoj estas pli gravaj ol semantiko (estas bone malgrande paŝi anstataŭ preni nenion). Mi samopinias kun Bill RICHARDSON pri celado de tio, kio estas atingebla. Tamen li malhelpis sin per dirado, ke gejeco eble ne estas biologia (la pruvo estas, ke ĝi ja estas biologia). La alia flanko estas, ke se gejeco ne estas biologia, ĝi estas elekto. Mi neniam komprenas tiun sintenon; kiel oni povas elekti nevolajn aferojn (kiel penisa starigo, pupilan grandiĝon k.t.p.)? Tio estas tre naiva sinteno.
Hillary CLINTON parolis pri Ne Demandu, Ne Diru. Kompreneble ĝi estis plibonigo. Antaŭ gia establiĝo oni povus demandi pri la rilatuloj de kaptitaj gejoj. La politiko forigis tion, sed ĝi estis transira kaj post dek-kvar jaroj la lando kaj armeo bezonas moviĝi antaŭ ĝi.
Strange dum ni gejoj provas atingi pli da rajtoj kaj malpli da antaŭjuĝo, ĉiuj en Okcidento (inkluzive de la malgejoj) estas plisenrajtiĝaj. En Usono Habeas Corpus (laŭ Latino por havu la korpon por sendi), la fundamenta rajto por justa juĝo estas efektive forigita. Aldone la prezidento povas aresti iun ajn, kiu kontraŭstaras la militon en Irako.
Sed ĉi tio ne estas limigita je Usono. En Hispanio ekzistas plikreskiĝa cenzurado. Kaj en Nov-Zelando nun estas kontraŭleĝe, ke oni parodias aŭ mokas iun ajn figuron aŭ agon politikan. Okcidento moviĝas laŭ nova vojo, kaj tio ne estas bona vojo.
En Usono ni havas malamo-kriman leĝan, kiu protektas viktimojn de tiaj krimoj. Tamen ĝi ne aktuale kovras krimojn bazitaj sur seksa orientiĝo aŭ memeco. Do, la leĝo eble kreskigota por inkluzivi tiujn.
Tamen la fundamentismaj kristanoj kontraŭstaras ĝin, disvastigante mensogojn: se la leĝo estas efektivigita, pastroj ne povas bleki kontraŭ samseksamo en preĝejoj. Tio ne estas vera: ĝi kovras nur krimoj, aferoj, kiuj kaŭzas korpan damaĝon. Malbone eĉ iuj ateistoj, grupo, kiu allasas gejojn pli ol ajnaj aliaj estis ripetanta tiun miton.
Mi tamen opinias, ke estas malĝoje, ke la leĝo ne jam kovras ĉiajn agojn de malamo pro ajna kialo.
Ĉi tiuj informoj estas el antaŭ kelkaj tagoj, sed mi raportos pri ili.
En 2003 la usona subŝtato Masaĉusetso iĝis la unua (kaj nur) subŝtato, kiu permesas la gejan kunedziĝon. Ĵuse Novhampŝiro ebligis la neekleziajn unuiĝojn, sed Masaĉusetso estas la sola subŝtato, kiun havas aŭtentan gejan kunedziĝon.
Tamen la konservativuloj volis ŝanĝi tion. Kial? La homa emo al timo kaj malamo al la malsama kaj sia kodigo en la konkeremaj religioj (precipe kristanismo). Sed la propono ne havis sufiĉajn voĉdonojn por leĝiĝi.
Kelkaj malgejoj vidas ĉi tiun kiel pruvon pri la tolerema sinteno al gejoj en aktuala socio. Kompreneble gejoj scias la realan situacion. Unu komentinto menciis, ke li kaj sia koramiko diriĝas, ke ili iros al la infero. Tamen kiel oni diras, iru al la ĉielo pro la etoso, iru al la infero pro la kunularo (eble tiu diraĵo nur ekzistas en la angla).

Tradicie gejoj ne permesis eniri la armeon. Tio estis vera de Usono kaj aliancaj landoj. Tamen en aliancaj landoj kiel Britujo kaj Kanado, tio ne plu veras. Bedaŭrinde tio ankoraŭ estas vera en Usono.
La Pentagono ankoraŭ tenas, ke gejeco estas mensa malordo malgraŭ tio, ke tio estis pruvita malvera en la 1960-jaroj. En la 1990-jaroj prezidanto Vilĉjo CLINTON [KLIN-ton] proponis la regulon “Ne demandu, ne diru” por ke malpublikaj gejoj povu servi.
Nun, ekzistas malkongruo pri la regulo. Ĵuse tri aldonaj gejaj tradukistoj de la araba maldungiĝis (vidaĵo el la novaĵ-televidkanalo CNN). Tio estas ridinda. Ni eble malvenkos militon nur pro antkiveca diskriminacio. Demokratoj kaj eĉ multaj respublikanoj volas nuligi la regulon kaj permesas, ke publikaj gejoj servu kiel en aliancaj landoj.
La homoj, kiuj volas, ke daŭras la regulo “Ne demandu, ne diru” parolas kiel se la gejoj en la armeo estas malpublikaj, ili ne ekzistas. Sed ili ekzistas kaj ŝajnas al mi, ke homofobiuloj volus scii pri la gejoj por ke ili povu eviti seksperfortiĝi (aŭ kion ajn si timas). Tamen estas evidente, ke la afero ne estas pri gejoj kreanta riskon. La afero estas konservi gejojn kiel duaklasajn civitanojn en erao moderna en kiu homoj sciu pli bone.
Certe la kampanjoj de la sukcesaj kandidatoj en 2008 inkluzivos kaj la povon por gejoj servi kaj finigi la militon. La unua aldono de la konstitucio diras, ke ĉiuj homoj estas kreita egala sen mencio de tiuj, kiuj amas anojn de la sama sekso. Espereble la registoj baldaŭ konscii, ke la bezono por bonaj servantoj estas pli grava ol malaktualaj reguloj.