Mi ŝatas Linkon. Ĝi estas rapida, efike uzas la memoron, neniam paneas k.t.p. Sed mi ne povas uzi ĝin pro tri kialoj:
- Tro da TTT-ejoj ne funkcias kun ĝi. Kompreneble tio estas problemo kun la TTT-disvolvantaro, ne kun la TTT-legilo. Ni bezonas pli da edukado pri aliaj specoj de TTT-legiloj.
- Neniuj legosigno-ŝlosilvortoj. Tiuj estas fundamente necesaj.
- Neniuj langetoj. Linko povus realigi langetojn, simile al bufroj en Vim.
Davido MORGAN memorigas nin, ke Esperantigo de Fajrovulpo estas havebla. Eduardo Trápani, estro de la projekto, ŝajne mensogis, kiam li diris, ke li prilaboras versiojn por kaj Fajrovulpo kaj MarSimio. Nu, esperantigo de MarSimio ankoraŭ haveblas el SeaMonkey en Esperanto.
Mi ŝatas MarSimion, sed ĝi uzas tro da memoro. Post kelkaj langetoj, ĝi ĉagrene malrapidiĝas. Mi ne ŝatas la Operaan fasadon (kaj kelkaj aferoj ĝenas min; nome ke premado de la tabo en la adresujo ne iras al serĉo (sed al la sekva kampo) kaj ke la dialogujoj malfermiĝas en langetojn anstataŭ antaŭajn fenestrojn).
Jes, oni decidis kontraŭ la ideon. Tio estas bon(eg)a!
Mi antaŭe skribis pri ilia rekonsiderado.
Mi antaŭe skribis pri la nova meta-etikedo, kiun Mikrosofto planas iniciati.
Nun, WaSP raportas, ke Mikrosofto volas informiĝi pri aliaj vojoj. Mi certe esperas, ke oni realigas ion, kio ne rompos la TTT-on kaj samtempe permesas la uzon de novaj teknologioj sen specialaj markoj.
Mi antaŭe havis problemojn, sed mi faris kiel diris la disvolvantoj kaj malpromociis mian eldonon de CVS. Ĝi ĝuste elŝutis la fonton kaj la fonto tradukiĝis.
Espereble mia travivaĵo estos pli bona ĉi-foje. Mi plu raportos pri la afero.
Kaj ĉar la lasta foto de amorvekaj viroj malaperos kiam mi afiŝos ĉi tion:

En januaro de 1998 Netskapo decidis eldoni la fontotekston de sia TTT-legilo (Navigilo). Ĝi iĝis libera programo, eldonita laŭ la kondiĉoj de la MPL (Publika Permesilo de Mozilo), kiu permesis la malliberajn aldonojn de Netskapo.
Nun, Netskapo estas morta kaj la TTT-legilo Fajrovulpo estas la dua plej populara TTT-legilo.
La programo efektive ne eldoniĝis ĝis marto kaj muntaĵoj ne aperis ĝis marto de 1999.
Mi lernis ion en altlernejo ĉi-semestre: Esplorilo permesas nur dek langetojn en fenestro (kaj nur ses estas videblaj). Kompare kun MarSimio en kiu la nombro da langetoj estas decidita per la memoro kaj (je miaj agordoj kaj eble aliaj) dudek du estas videblaj. Eble kiam MarSimio moviĝos al la fajrovulpa ilaro, oni povos rulumi la langetojn kiel en Fajrovulpo (unu el la malmultaj bonaj trajtoj de tiu TTT-legilo).
Mi ĵuse malkovris, ke nun ekzistas Esperantan lingvopakon por MarSimio. Mi uzas ĝin. Kvankam la plej freŝa pako estas por eldono 1.1.6-a, ĝi ĝuste funkcias en 1.1.7-a.
Mi kontentas, ke iu evoluigis ĝin, ĉar la plej lasta eldono de Mozila Esperantigita estis Mozilo 1.1-a (de antaŭ multaj jaroj).
Antaŭ kelkaj jaroj AOL ĉesigis la disvolvadon de la TTT-legilo de Netskapo Navigilo. Oni maldungis la “inĝenierojn”, kiuj prilaboris la programon. Pli malfrue oni reenkondukis Navigilon (je eldono oka) nurvindozan de malkaraj eksterlandaj programistoj. En Navigilo naŭa la multesistema karaktero revenis. Nun, AOL refoje faras tian.
Komenciĝante la unuan de februaro en 2008 AOL mortigos Navigilon kaj ne eĉ plu donos subtenon (eble pro novaj interrilatoj kun Mikrosofto). AOL proponas, ke oni uzu Fajrovulpon, aldonante la promeson “vi ŝatos ĝin”. Laŭ mi la fasado de Fajrovulpo estas malbona (mi ne ŝatas ĝin), sed ĝi nekontesteble estas pli bona ol la fasado de eldonoj oka kaj naŭa de Navigilo.