La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2006-jan-01

Pri mi

Arkivita sub: Nekategoriita de Keĉjo je 11:29 UTC

Mi nomiĝas Keith. Vi povas nomas min Keĉjo (aŭ io alia). Mi estas 29-jaraĝa viro. Mi eklernis Esperanton en 2002 kaj ekblogis en 2006. Mi estas studento en dujara altlernejo. Mia fokuso estas la programada fako de komputiko.

Mi loĝas en Usono, en la subŝtata Okcident-Virginio. Mia altlernejo estas en la centro de mia urbo.

Mi ankaŭ provas maldikiĝi. Mia alteco estas 1,86 metroj. Mia komencopezo en novembro de 2005 estis ĉ. 130 kilogramoj. Mi pene provas restigi mian pezon je punkto sub trodikeco (100 kilogramoj). Mi fojfoje raportos mian progreson.

Krome ol ŝatanta komputilojn, mi amas virojn. Mi estas gejo. Tio tamen estas negravaĵo, ĉar mi estas malŝatinda, malaminda, ĝena, malbela kaj forpelema. Malgraŭe tio klarigos iujn blogerojn, kiujn mi faras.

La angla estas mia denaska lingvo, sed mi preferas la uzadon de Esperanto kiam eble. Mi ankaŭ studis la germanan, sed mi ne scipovas ĝin. Mi nun studas la hispanan en altlernejo.

Mi ne kredas je di(in)o(j); laŭ mia kredo ili estis kreita por klarigi antaŭe nekonatajn naturaĵojn (interalie tondro k.t.p.), kiuj nun estas pli bone klarigitaj per la scienco. Tamen, mi ne kontraŭstaras la ideon, ke eble ekzistas di(in)o(j); oni nur devas montri nekontesteblan pruvon por tiu(j) (aktuale la sola pruvo estas kontraŭa). Eble rilate mi politike estas maldekstrano.

Kontakti min per retpoŝto: zo o o po lo a ho heliko go mo a i lo punkto co o mo.

Komentoj


  1. Nuthriz skribis (per Mozilla Firefox Mozilla Firefox 2.0.0.4 kaj Ubuntu Linux Ubuntu Linux) — 2007-sep-17 je 14:09 UTC

    Ne por cxiuj ekzistantaj ajxoj/aferoj/fenomenoj oni povas doni ian pruvon.
    Mi esperas, ke Vi iam trovos Vian gxustan vojon.

    “Your ticket to the future is always blank.”

Reenaĵoj

Neniuj reenaĵoj

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. TrackBack URI

Komenti

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 31 access attempts in the last 7 days.